Saltu al enhavo

Marso (dio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dio Marso)
Ĉi tiu artikolo temas pri dio el la romia mitologio. Por planedo rigardu la paĝon Marso (planedo). Por kompanio legu la artikolon Mars (kompanio).
Marso
romia dio
milita dio
sabena dio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Originala nomo Mars
Eble sama Areso Budenicus astrologia Marso Camulos Mavors Mamerte Mamers Leucimalicus Leusdrinus Rigonemetis Albarinus Lacavus Beladon Exalbiovix Giarinus Lelhunnus Marmogius Olloudius Singilis Smertulitanus Smertrios Tarbucelis Tillenus Tritullus Magianus Britovius Canappharis Mullo Leherennus Laran
Sekso vira
Patro Jupitero
Patrino Junono
Edzo/Edzino Nerio
Kunulo Rhea Silvia Aemilia
Infanoj Remo Romulo Piko Formido Kupido
vdr

Marso estis la romia dio de la milito kaj de la agrikulturo. Li estis filo de Jupitero kaj Junona. Li similas la grekan dion Areson.

Laŭ Francisko Azorín Marso estas Militdio, protektanta dio, filo de Jupitro k. Junona, reprezentita ikonografie kiel fortika militisto armita per ŝildo, lanco k. kasko.[1] Li indikas etimologion el la latina Mars, el etruska Maris.[2]

Bronza statueto de Mars Balearicus (Baleara Marso).

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Kiel Mars Quinius, la dio savis la ĝemelojn Romulon kaj Remon, kiuj dronis en la rivero Tibero iam antaŭ 753 a.K.. Marso prizorgis la fondintojn de la urbo de Romo kun la helpo de lupino. Pro tio, la romanoj konsideris lin la patro de sia urbo.

Li estis tre grava dio por la romianoj, kiuj festis la Feriae Marti je la 1-a de marto. La romianoj donis lian nomon al planedo Marso, la monato marto kaj la tago mardo.

Oni kutime imagas Marson portanta batalan kirason. Du ĉevaloj, Timor ("timo") kaj Fuga ("fuĝo") tiris lian ĉaron. Ankaŭ la planedon Marson akompanas duopo; la lunetoj, Fobo (Phobos greke) kaj Dejmo (Deimos greke).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 133.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]